Rezolucio de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto

Lillo, Francio, la 1-an de aŭgusto, 2015
La 2 695 partoprenantoj en la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte el 82 landoj, de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015, en Lillo, Francio, diskutinte la temon Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj en sep diversaj sesioj tra la kongresa semajno, volante kontribui al la disvolviĝo de la Internacia Jardeko por la Alproksimiĝo de Kulturoj proklamita de Unesko, konstatas, ke interkultura dialogo estas same urĝe necesa hodiaŭ, kiel ĝi estis antaŭ 110 jaroj, kiam okazis la unua Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro; asertas, ke por vere interkomprenigi la homojn, tiu dialogo devas esti afero ne nur de la cerbo sed ankaŭ de la koro, kunplektanta klerigon kaj kundiskutadon, arton kaj amikecon; atentigas, ke ĝuste tian multflankan interkulturan dialogon praktikas kaj disvolvas la tutmonda Esperanto-movado en siaj centoj da kongresoj kaj renkontiĝoj ĉiujare; instigas ĉiujn aliajn aktivulojn kaj movadojn por interkultura dialogo doni pli da atento al la lingva dimensio de sia laboro, kaj al la reala funkciado de Esperanto kiel lingvo inkluziva kaj egaleca, kies uzado povas plifaciligi kaj pliprofundigi tian dialogon; ree dediĉas sin al la kultivado kaj disvastigado de la valoroj de reciproka respekto, paco kaj justeco inter ĉiuj homoj, konforme al la celoj de Unesko kaj kunlige kun la aktualaj streboj de Unuiĝintaj Nacioj por konstrui daŭripovan mondan socion.

Mais de 2500 participantes em um congresso verdadeiramente internacional



Entre os dias entre 25 de Julho e 1 de Agosto aconteceu em Lille na França o 100º Congresso Universal de Esperanto, o congresso teve como tema “Línguas, artes e valores no diálogo entre as culturas”, com mais de 2565 participantes o congresso aconteceu em clima de amizade e tolerância, com participantes de mais de 81 países.

Sudminasa industrio uzas Esperanton celanta internacian disvastigadon

Jam kelkaj monatoj la entrepreno Carimar Industrio kaj Komerco de Nutro-varoj, uzas la transnacian lingvon Esperanton por disvastigi siajn varojn per interreto. Tiamaniere multaj Esperanto-parolantoj estis prezentataj al siaj varoj.
La uzado de la lingvo internacia en sociaj retoj estas nur la komenco, la entrepreno tuj ebligos version de sia poŝtelefona programo ankaŭ en Esperanto.
Ĝi estas la unua entrepreno de la "Sudminasa" regiono, kiu uzas Esperanton en siaj propagandoj. Ŝatu la paĝaron de la entrepreno ĉe Facebook, tuj receptoj en Esperanto aperos en la paĝaro, jen la adreso: 


Eĉ ĉe la maŝinoj oni vidas la uzadon de la lingvo







4º Curso Livre de Esperanto - 4-a Libera Kurso de Esperanto


Estão abertas as inscrições para o 4º Curso Livre de Esperanto, o curso é direcionado à falantes de língua portuguesa. O curso livre segue a metodologia de monitoramento grupal, isso significa que os monitores darão todo suporte aos alunos, auxiliando-os em suas dúvidas e oferecendo rico material de acompanhamento.
O acompanhamento do curso terá duração de 13 semanas, começando no domingo dia 22 de fevereiro, com previsão de término em 17 de maio. Após esse período o aluno terá uma ótima base e poderá prosseguir com seus estudos por conta própria. No grupo será disponibilizado também materiais (áudio, programas, apostilas, literatura em esperanto) para que o participante possa dar continuidade em seu aprendizado de maneira eficaz.
O curso é realizado pelo grupo Monda Lingvo, é totalmente gratuito e as inscrições podem ser feitas até o dia 20 de fevereiro.


Maiores informações:
esperanton@gmail.com
35 9962-0091 (VIVO)

Inscrições:

https://www.facebook.com/groups/liberakursodeesperanto



Pli ol 680 partoprenantoj!

Ekkomencis je la 21-a de Septembro la 3-a Libera Kurso de Esperanto ĉe Facebook. La kurso estas senpaga monitorado kiu, uzas la programon Kurso de Esperanto de la profesoro Carlos Alberto Alves Pereira, la kurso taŭgas por la portugallinvaj parolantoj, kiuj neniam kontaktiĝis kun Esperanto; dum 12 semajnoj estos oferitaj helpo-dosieroj, ŝablonoj kaj informo-deĵorado.
Pli ol 680 homoj (El Brazilo kaj el aliaj landoj, kiuj ankaŭ parolas la portugalan lingvon) aliĝis en ĉi tiu kurso, kiu oni supozas finiĝos je la tria decembra semajno.

La Libera Kurso de Esperanto estas organizita de la grupo Monda Lingvo kaj Esperanta Ambasadejo de Poŭzalegro kaj ĝi estas apogita de la grupo Poliglotoj je la Depresio.